SALUTON!

Ĉi tie vi povas informiĝi pri Esperanto en kaj apud Dresden.. 
Fondi tian kafejon en Dresdeno eble estas malfacile realigebla ideo. Nia ĉefa intenco estas, meti Esperanton pli kaj pli en la centron de la publika atento. Plej bone ja taŭgus loko, kie oni povas sidiĝi kaj - se interesata - kolekti informojn pri la Esperanta mondo.  Provizore ni kreu virtualan kafejon sur tiu ĉi paĝo. La dresdenanoj vidu, ke la Internacia Lingvo ne estas nur la ŝatokupo de kelkaj malproksimaj ekscentruloj, sed vivanta lingvo kun vigla kulturo, eĉ ĉi-loke. Nia ĉefa celgrupo do estas germanlingvaj interesiĝantoj, sed ni ankaŭ tutkore bonvenigas ĉiun esperantiston el la granda, vasta mondo!

La festo Bunte Republik Neustadt estiĝis dum la tumulta reuniĝa periodo de la jaro 1990.  Ankaŭ pasintjare okazis tiu ĉi urbkvartala festo (16-a ĝis 17-a de junio 2001). 
Tiam oni povis rigardi kaj aŭskulti nin. Dum la "BRN" ni fondis publikan diskutrondon. La renkontiĝoj okazis ĉiun ĵaŭdon, je la 18-a horo en la restoracio Lilith, Böhmische Str. 38. Nuntempe ni paŭzas, sed estonte ni denove invitosĉiujn interesiĝantojn. Pli da (germanlingvaj) informoj pri Dresden-Neustadt haveblas sur ĝia speciala paĝo http://www.esperanto-dresden.de/. 
Ĉi tie ni prezentas nian kafejo - projekton, ni donas mallongan enkondukon en nian lingvon kaj montras eblan gastronomian oferton.  Se vi interesiĝas pri produktoj privarbitaj, privarbataj aŭ privarbutaj en Esperanto kaj en la mondo kaj en  Dresdeno, klaku ĉi tie
Kion oni povus aŭskulti en nia kafejo? Certe multon, do ni ofertas parolon kaj muzikon en Esperanto (Muziko, internacia radio). 
Ĉu esperantlingvaj kafejoj tutmonde nun (kafejo weltweit) iĝas modaj? Ni vidos. 
Ĉi tiuj paĝoj prezentas Dresdenon por turistoj kaj nian lokan aktivadon esperanto-dresden.de.
Informoj pri GEA
Esperanto tutmonde
UEA